Sekreto de grandsumaj profitoj de usonaj entreprenoj en Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-07-20 15:33:33     Redaktoro:Yu

La usona komisiono pri la sekcio 301 okazigos aŭskultadon de la 20a ĝis la 23a de aŭgusto por diskuti pri la listo de tarifoj sur importitaj ĉinaj produktoj kun la valoro de 200 miliardoj da usonaj dolaroj, kiun proponis la usona registaro en la 10a de julio je la preteksto, ke malkonvena konduto kaj maljustaj komercaj praktikoj de Ĉinio, inkluzive de registaraj subvencioj, kaŭzis grandan perdon al Usono.

Ĉu Usono vere malprofitis en la komerco kun Ĉinio? Multaj usonaj firmaoj atingis grandan sukceson en Ĉinio danke al la rapida kresko de la ĉina ekonomio kaj la grandega konsuma merkato.

La usona firmao Amphenol Corporation, kiu komencis siajn negocojn en Ĉinio en 1984, estas la dua plej granda fabrikanto de konektiloj kaj kablo en la mondo. Donitaĵoj de la jara raporto de la firmao montris, ke en la pasintaj dek jaroj, la tutmonda komerca enspezo de la firmao averaĝe kreskis per 9%, kaj ĝia enspezo en Ĉinio kreskis de 560 milionoj da usonaj dolaroj ĝis 2,1 miliardoj.

Fakte Amphenol ne estas la sola usona kompanio, kiu atingis grandan sukceson en Ĉinio. Por multaj usonaj entreprenoj, inkluzive Apple, Ĉinio estas ne nur manufaktura bazo, sed ankaŭ granda merkato de iliaj produktoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin