Fokusoj de la Semajno (Jul. 20)

(GMT+08:00) 2018-07-20 16:52:05     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Laŭ donitaĵoj lunde publikigitaj de la Nacia Statistika Buro, en la unua duono de la kuranta jaro, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis per 6,7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro. La ĉina ekonomio subtenis la kreskon inter 6,7% kaj 6,9% dum sinsekvaj 12 trimestroj.

Proparolanto de la Nacia Statistika Buroo, Mao Shengyong, diris en gazetara konferenco, ke la ĉina ekonomio funkciis bone en la unuaj ses monatoj, liverante bonan komencon por serĉado de altkvalita disvolvado kun plua restrukturado kaj plialtigitaj kvalito kaj efikeco de la ekonomio.

Tamen, Mao rimarkigis, ke pro pliiĝantaj eksteraj necertecoj kaj la fakto, ke Ĉinio ankoraŭ estas en ŝlosila etapo de struktura reĝustigo, la lando devas daŭrigi la provizflankan strukturan reformon kaj kunordigi klopodojn por certigo de stabila kaj bona funkciado de la ekonomio.

Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) lunde konsentis labori kune por protekti la internacian ordon bazitan sur reguloj, antaŭenigi multflankecon kaj subteni liberan komercon. La konsento estis atingita dum la 20a kunveno de gvidantoj de Ĉinio kaj la EU, kunprezidita de ĉina ĉefministro Li Keqiang, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Donald Tusk, kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Jean-Claude Juncker.

Ambaŭ flankoj opiniis, ke fronte al la nuna komplika internacia situacio, precipe la leviĝo de unuflankeco kaj protektismo, Ĉinio kaj la EU, kiel du gravaj fortoj kaj ekonomioj de la mondo, havas la komunan respondecon protekti la internacian ordon bazitan sur reguloj, rekomendi multflankecon kaj subteni liberan komercon por akceli pacon, stabilecon kaj disvolviĝon de la mondo. Ili konsentis ankaŭ kune protekti la Ĉarton de la UN kaj internacian leĝon kaj plifortigi dialogojn pri diplomatio kaj sekureca politiko por trakti komunajn defiojn.

La du flankoj promesis kune klopodi por nutri malferman mondan ekonomion, akceli liberigon kaj faciligon de komerco kaj investado kaj rezisti al protektismo kaj unuflankeco. Ili forte subtenas la multflankan komercan sistemon bazitan sur reguloj kun la Monda Organizo pri Komerco (MOK) kiel ĝia kerno kaj sin devontigas al observado de nunaj reguloj de la MOK. Ili konsentis ankaŭ formi komunan laborgrupon por diskuti pri reformo de la MOK.

Ĉinio publikigis blankan libron pri ekologia progreso sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kiu estas grava ŝirmilo de ekologia sekureco en Ĉinio kaj Azio, kaj ankaŭ fokuso de la lando por antaŭenigo de ekologia progreso.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, kaj titolita "Ekologia Progreso sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo", diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro prenis ekologian protekton kiel la plej altan prioritaton kaj rigardas protekton de la altebenaĵo kiel gravan taskon por la ekzistado kaj disvolviĝo de Ĉinio.

Nun ĉi-rilata sistemo estas laŭgrade plibonigita sur la Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, kun solidaj atingoj en plibonigo de ekologia protekto kaj ekomedia kvalito. Stabila kresko estis atestita en la loka verda industrio kun sistemo de teknologia subteno en la loko, kaj ekologia kulturo formiĝas por montri la ekzemplan rolon de la altebenaĵo en ekologia disvolviĝo.

La Qinghai-Tibeta Altebenaĵo, troviĝanta en sudokcidenta Ĉinio, kovras la tutan Tibetan Aŭtonoman Regionon kaj Qinghai-provincon, krom partoj de Sichuan, Yunnan, Gansu kaj Xinjiang. Ĝi okupas ĉirkaŭ 2,6 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj ĝia plejparto kuŝas je la altitudo de pli ol 4,000 metroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin