Xi Jinping aperigis sian subskribitan artikolon en ruanda komunikilo

(GMT+08:00) 2018-07-21 17:22:09     Redaktoro:Xiong

La 21an de julio, antaŭ ol fari oficialan viziton al Ruando, la ĉina prezidanto Xi Jinping aperigis sian subskribitan artikolon kun la titolo: "Amikeco inter Ĉinio kaj Ruando Altas pli ol Monto" en la ruanda ĵurnalo Nova Epoko.

En la artikolo Xi Jinping tekstas: "Invitite de la prezidento Paul Kagame, de la 22a ĝis la 23a de julio mi faros oficialan viziton al Ruando. Tio estas mia unua vizito al la lando, kaj cetere, ankaŭ estas la unua vizito de ĉina prezidanto al Ruando. Mi estas plena de atendo pri la vizito."

"'Por intimaj amikoj distanco ne ekzistas, eĉ dek mil lioj kiel ja najbare distas.' Ĉinio kaj Ruando, kvankam distancaj inter si malproksime kaj ne samaj en landskalo, reĝimo kaj kulturo, tamen la dulandaj popoloj havas al si profundan tradician amikecon."

"En Ruando estas la tradicia kulturo 'Umuganda', kiu emfazas, ke ĉiuj helpas unu alian kaj kune agas por komuna celo. En Ĉinio estas simila proverbo: 'Se la popolo laboras unuanime, ili povas transloki eĉ la monton Taishan.' En la nuna mondo interligiteco kaj interdependeco inter diversaj landoj tago post tago intensiĝas, kaj samtempe ili ankaŭ frontas al multe da komunaj defioj. Ĉinio kaj Ruando devas unuanime kunlabori kaj manĉemane marŝi antaŭen. Mi kredas, ke, sub la kuna klopodado de la dulandaj registaroj kaj popoloj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Ruando nepre alvenigos al si pli belan morgaŭon."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin