La vizito de Xi gvidos rilatojn inter Ĉinio kaj Ruando al nova epoko

(GMT+08:00) 2018-07-21 10:41:19     Redaktoro:Ema
En la 22a kaj 23a ĉimonate ĉina prezidanto Xi Jinping faros ŝtatan viziton al Ruando. Tio estas la unua vizito de ĉina prezidanto al Rwando. Lastatempe ĉina ambasadoro en Ruando Rao Hongwei diris intervjuate, ke la socio de Ruando estas plena de atendo al la vizito de prezidanto Xi. La vizito havas gravan signifon kaj profundan influon kaj certe gvidos la rilatojn inter la du landoj al nova epoko kaj profitigos la du popolojn.

Laǔ konigo de la ambasadoro, dum la vizito prezidanto Xi vaste diskutos kun Ruanda prezidento Paul Kagame kaj ili interparolos pri la duflankaj rilatoj kaj regiona situacio, klarigos direkton de la duflankaj rilatoj kaj planos la perspektivon.

Rao diris, ke Ĉinio firme subtenas Ruandon iri sur disvolva vojo konforma al ĝia situacio, subtenas Ruandon por akceli ekonomian disvolviĝon kaj protekti ŝtatan sekurecon kaj stabilecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin