Gvidantoj de KDPR kaj Sud-Koreio subskribis dokumenton post dua vid-alvida dialogo en Pjongjango

(GMT+08:00) 2018-09-19 13:30:37     Redaktoro:Yu

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj sud-korea prezidento Moon Jae-in merkrede subskribis dokumenton post sia dua vid-alvida dialogo en Pjongjango.

Estas ankoraŭ neniu raporto pri la enhavo de la dokumento, subskribita en la ŝtata gastejo Baekhwawon.

Sub la ĉeesto de la du gvidantoj, ankaŭ ministroj pri defendo de la du landoj subskribis interkonsenton pri redukto de milita streĉeco sur la duoninsulo.

Kim kaj Moon okazigos komunan gazetaran konferencon antaŭ la tagmanĝo. Ili havis du-horan interparoladon marde posttagmeze en la sidejo de la Korea Laborista Partio.

Dum la marda renkontiĝo, la du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri diversaj demandoj aperintaj en akcelado de disvolviĝo de la norda-sudaj rilatoj per plena efektivigo de la deklaracio de Panmunjom en ĉiuj manieroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin