Okazis Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj 2018

(GMT+08:00) 2018-09-19 15:09:45     Redaktoro:祃璟琳

Marde en Pekino, okazis la Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj 2018. Membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj estro de la Diskoniga Departemento de la Centra Komitato de la KPĈ Huang Kunming ĉeestis la inaŭguron kaj faris paroladon.

Huang diris, ke sufiĉe montri kaj ĝui la homrajtojn estas celo serĉata de la tuta homaro, respekti kaj protekti la homajn rajtojn estas starpunkto kaj rekomendo ĉiam efektivigataj de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro. En la pasintaj 40 jaroj de reformo kaj pordmalfermo, surbaze de la naciaj kondiĉoj, la partio kaj regisatro senĉese profundigis komprenon pri la homaj rajtoj, vastigis la praktikon de homrajta garantio kaj la ĉina homrajta afero akiris historian progreson, la ĉina popolo ĝuas pli sufiĉajn homrajtojn ol iam ajn antaŭe. Li diris, ke kiel la plej granda evoluanta lando en la mondo, Ĉinio ĉiam estas aktiva rekomendanto kaj forta akcelanto de malriĉec-redukto de la mondo. Ĉinio volas strikte kunlabori kun ĉiuj partioj de la mondo en ĉi tiu kampo por kune elradikigi malriĉecon, protekti homrajtojn kaj konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

La Pekina Forumo pri Homaj Rajtoj okazis en sinsekvaj 8 jaroj ekde 2008. Ĉifoje la temo de la forumo estas: Elradikigi malriĉecon: kune konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro kun kuna disvolviĝo sen malriĉeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin