Fokusoj de la Semajno (Sep. 21)

(GMT+08:00) 2018-09-20 18:37:58     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉefministro Li Keqiang diris merkrede, ke Ĉinio adoptos pli rigoran sistemon pri protekto de rajtoj de intelekta proprieto.

Li faris la rimarkojn dum sia parolado en la malferma kunveno de la Jarkunveno de la Novaj Ĉampionoj 2018, nomata ankaŭ Somera Davos-Forumo, en la ĉina havenurbo Tianjin. Li diris, ke protekti rajtojn de intelekta proprieto signifas protekton de kaj inspiron al novigo. Ĉinio ne povas realigi novigeman disvolviĝon sen medio, kiu respektas scion kaj protektas rajtojn. Li rimarkis, ke Ĉinio establis kompletan leĝsistemon pri protekto de rajtoj de intelekta proprieto. La elspezo de Ĉinio por rajtoj de intelekta proprieto al eksterlandaj posedantoj estas 14-oble pli granda ol en 2001, kiam ĝi fariĝis membro de la Monda Organizo pri Komerco. Li aldonis, ke Ĉinio plifortigos la leĝplenumon kaj adoptos pli rigoran kaj pli fortan sistemon de puna kompenso kontraŭ malobservo por protekti novigon en ĉiuj kampoj.

Li diris ankaŭ, ke Ĉinio plu reduktos doganajn tarifojn sur iuj importitaj varoj por daŭre malatigi la ĝeneralajn tarifojn de la lando kaj iom post iom forigi neraciajn pagojn por importado, kio estas la sendependa decido de Ĉinio por malfermi sian ekonomion, akceli transformiĝon kaj ĝidatigon de enlanda industrio kaj alporti pli da elektoj al enlandaj konsumantoj. Li aldonis, ke tio estas ankaŭ efektiva ago prenita de Ĉinio por antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon.

Ĉinio bonvenigas la konsenton inter la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) kaj Sud-Koreio merkrede pri plibonigo de interkoreaj rilatoj, mildigo de milita streĉeco en la regiono kaj antaŭenigo de la sennukleigo kaj paca intertraktado koncerna al la Korea Duoninsulo.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio, kiel proksima najbaro, ĉiam subtenas la klopodojn de la nordo kaj sudo de la duoninsulo por plibonigo de rilatoj kaj akcelo de repacigo kaj kunlaboro per dialogo kaj konsiliĝo.

La plej alta gvidanto de la KDPR, Kim Jong Un, kaj vizitanta sud-korea prezidento Moon Jae-in merkrede subskribis komunan deklaron, konsentante preni pliajn paŝojn por liberigi la Korean Duoninsulon de nukleaj armiloj kaj minacoj de armita konflikto.

Geng diris, ke Ĉinio bonvenigas la konsenton kaj aprezas la klopodojn de ambaŭ flankoj por ĉi tiu rezulto. Li aldonis, ke realigi pacon, prosperon, repacigon kaj kunlaboron estas la komuna aspiro de homoj sur la duoninsulo kaj en la tuta regiono.

Prezidanto de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj, Maria Fernanda Espinosa Garces, diris lunde, ke ŝi laboros diligente por protekti multflankecon kaj fari la Unuiĝintajn Naciojn grava al ĉiuj homoj.

Ŝi diris tion, nelonge post kiam ŝi ĵuris enoficiĝon kiel 73a prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Ŝi emfazis, ke la sola vojo al solvado de tutmondaj problemoj estas kunlaboro.

Espinosa Garces diris, ke ŝi tre ĝojas esti la unua virino en Latin-Ameriko kaj Karibio por prezidi la Ĝeneralan Asembleon. Parolante pri la prioritatoj de sia laboro dum la venonta jaro, ŝi diris, "La temo de la 73a sesio de la Ĝenerala Asembleo estas fari la Unuiĝintajn Naciojn grava al ĉiuj homoj, pliproksimigi la Unuiĝintajn Naciojn al la homoj kaj homojn al la Unuiĝintaj Nacioj - alportante popol-orientitan manieron al nia laboro."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin