Xi vokis enfokusigi reformojn al solvado de praktikaj problemoj

(GMT+08:00) 2018-09-21 13:18:28     Redaktoro:Yu

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), ĵaŭde vokis enfokusigi reformojn al solvado de praktikaj problemoj.

Xi, ankaŭ ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum prezido de la kvara kunveno de la centra komitato por profundigo de la ĝenerala reformo, kiun li estras.

Xi diris, ke la graveco kaj malfacilo de reformo kuŝas en efektivigo. Estas pli kaj pli da favoraj kondiĉoj por efektivigo de reformoj kaj fokusiĝo al efektivigo. Li vokis meti pli da energio kaj klopodoj en la efektivigon kaj solvadon de realaj problemoj.

Li Keqiang kaj Wang Huning, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la reforma komitato, ĉeestis la kunvenon.

La kunveno aprobis multajn dokumentojn, kiuj celas antaŭenigi reformojn kaj solvi praktikajn problemojn

Deklaro publikigita post la kunveno diris, ke pli da klopodoj devas esti faritaj por formuli politikojn, kiuj akcelas altkvalitan disvolviĝon en gravaj kampoj, inkluzive de fabrikado, altteknologiaj industrioj, servoj kaj infrastrukturo, kaj publikaj servoj, kaj por meti protekton de la interesoj de la popolo sur pli elstaran pozicion.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin