Reformo de internacia komerca sistemo devas baziĝi sur tri-punkta konsento

(GMT+08:00) 2018-09-21 18:56:01     Redaktoro:Yu
Ĉi-semajne la Eŭropa Unio kaj Kanado sinsekve publikigis dokumenton kaj projekton pri reformo de la Monda Organizo pri Komerco. Post unu semajno maŭricia juĝisto Shree Baboo Chekitan Servansing foriros el sia posteno en la apelacia instanco de la Monda Organizo pri Komerco pro fino de oficperiodo, kaj pro tio la apelacia instanco eble ne povos normale funkcii plu. La tutmonda multflanka komerca sistemo alfrontas le plej seriozan krizon en sia historio.

Disput-kvietiga mekanismo de la Monda Organizo pri Komerco estas la kerno de tiu tutmonda multflanka komerca sistemo, kaj ĝia apelacia instanco ludas la rolon kiel la plej supera juĝejo de la organizo kaj rajtas fari finan juĝdecidon pri komercaj disputoj. Normala funkciado de la apelacia instanco decidas la validecon de la organizo. La 27an de aŭgusto Usono vetois la duan oficperiodon de Servansing. Jam dum 11 monatoj Usono malhelpis la nomumon de juĝisto de la apelacia instanco. Ekde la 30a de septembro post la foriro de Servansing, restos nur tri juĝistoj en la apelacia instanco, kaj tiu ĉi nombro estas minimume bezonata por traktado de kazoj de komerca procesado. Se unu el ili ne povos ĉeesti al ĵuĝado pro evitado aŭ aliaj kaŭzoj, la apelacia instanco ne povos labori plu.

Kiel oni povas antaŭenigi la reformon de la Monda Organizo pri Komerco por revigligi la komercan sistemon kaj akceli daŭran disvolviĝon kaj prosperon de la monda ekonomio? Ĉefaj ekonomioj de la mondo devas atingi tri-punktan konsenton: Unue, ili devas dissolvi la malhelpon de Usono; due, ili devas kateni protektismon kaj unuflankecon; kaj krome, ili devas persisti en la principo atingi unuecon per konsiliĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin