Ĉinio esprimas kondolencon pro morto de vjetnama prezidanto

(GMT+08:00) 2018-09-21 20:21:29     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang vendrede esprimis la profundajn kondolencojn de Ĉinio pro la morto de vjetnama prezidanto Tran Dai Quang.

Geng diris, ke kamarado Tran Dai Quang estis elstara partia kaj ŝtata gvidanto de Vjetnamio, kiu faris grandajn kontribuojn al la disvolvado, renovigo kaj malfermo de Vjetnamio kaj profundigis la ampleksan strategian partnerecon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Vjetnamio. Ĉinio esprimas sian profundan funebron kaj kondolencon pro la forpaŝo de prezidanto Tran Dai Quang.

Quang mortis pro malsano en Hanojo vendrede matene.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin