Ĉina reprezentanto: rezolucio de Internacia Atom-Energia Agentejo donis pozitivan energion al solvo de nuklea demando de Korea Duoninsulo

(GMT+08:00) 2018-09-22 19:03:39     Redaktoro:祃璟琳

La 21an de septembro, la 62a sesio de la Internacia Atom-Energia Agentejo aprobis la rezolucian skizon pri efektivigo de garantia kontrolado al Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPK). Ĉina konstanta reprezentanto en la UN kaj aliaj internaciaj organizoj en Vieno Wang Qun diris, ke la rezolucio donis pozitivan energion al politika solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Li diris, ke kompare kun antaŭaj rezolucioj, ĉi tiu rezolucio havas iujn novajn pozitivajn enhavojn. La rezolucio aprobis pozitivajn progresojn akiritajn en la nuklea demando de la Korea Duoninsulo kaj klare sendis signalon pri subteno al koncernaj diplomatiaj klopodoj. Tio estas tre valora en la nuna situacio.

Wang diris, ke la rezolucio aldonis subtenon kaj stimulon al la internacia komunumo fortigi pacan diplomation en diversaj platformoj kaj iniciatoj, precipe enhavis establon de fidindaj rimedoj por mildigi streĉecon de la duoninsula situacio kaj realigi konstantan pacon kaj prosperon de la duoninsulo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin