Kian ciferecan mondon ni bezonas?

(GMT+08:00) 2018-11-09 14:01:58     Redaktoro:Yu

La 5a Monda Interreta Konferenco okazas nun en Wuzhen de la ĉina orienta provinco Zhejiang. Dum tri tagoj de la kunveno la ĉeestantoj okazigas diskutojn, interŝanĝojn, dialogojn kaj demonstradojn por kune konstrui komunumon kun komuna estonteco de la retspaco.

Semajnon antaŭ la malfermiĝo de la 5a Monda Interreta Konferenco, iu kisko aperis sur frontlinio de la gazetaro. Ĵurnaloj kaj gazetoj vendataj de ĝi ŝanjnis similaj kun la kutimaj. Sed zorge rigardante ilin, oni vidis, ke la kovriloj kaj titoloj estas tre sensaciaj. Kolumbia Ĵurnalisma Recenzo kolektis falsajn novaĵojn el sociaj komunikiloj kaj publikigis ilin, atentigante la legantojn, ke interreto estas inundita de falsaj informoj.

La populareco de interreto en la tuta mondo superis 55% en la fino de junio. Proksimume 4,2 miliardoj da homoj ricevas informojn per interreto, kaj tiel ili ŝanĝas la vojon de serĉado de scioj, vivmanieron kaj pensmanieron. Tial la enhavo de la disvastigo en interreto estas aparte grava. Nun la homaro vivas en la spaco de interreto kun vigleco de la epoko. La regado de interreto, ĉu la administro de enhavoj, ĉu reglamentado de disvastigaj platformoj, bezonas multflankan partoprenon de la internacia komunumo. Kian interreton bezonas la homoj? Fama forpasinta komputikisto Michael Dertouzos diris en 2001, ke antaŭ 300 jaroj, la homaro faris grandan eraron apartigi teknikon disde homaj studoj, kaj nun estas tempo por denove kombini ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin