Platkuko kun ŝenoprazo kaj ovoj

(GMT+08:00) 2018-11-16 17:09:11     Redaktoro:Shanshan

Ĉu vi ankoraŭ memoras, ke antaŭ ne longe mi prezentis al vi la pladon Ĉina ŝenoprazo kun ovoj? Hodiaŭ prezentata plado ankaŭ estas kuirata kun ĉina ŝenoprazo kaj ovoj, tamen estas platkuko. Kiamaniere oni kuiras ĝin? Jen mi malkaŝas la respondon:

【Materialoj】: ĉina ŝenoprazo 200g

Ovoj 3

Salo 4g

1. Sekigu la ĉinan ŝenoprazon post purigado. Pecigu ĝin kaj kirlu ovojn. Enmetu pecetojn de la ĉina ŝenoprazo kaj salon en la ovolikvaĵon kaj miksu ilin.

2. Kiam la oleo varmiĝas, enmetu la miksaĵon. Fritu ĝin per milda fajro ĝis ambaŭ flankoj de la platkuko flaviĝas.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin