Ĉinio helpas sud-pacifikajn insulajn landojn fariĝi radaro de internacia politiko

(GMT+08:00) 2018-11-17 14:33:10     Redaktoro:Shanshan

La 16an de novembro laŭ la loka tempo en Portmoresbo, ĉina prezidanto Xi Jinping, kiu faras ŝtataferan viziton en Papu-Nov-Gvineo, respektive renkontiĝis kun gvidantoj de insulaj landoj de Pacifiko, kiuj establis diplomatiajn rilatojn kun Ĉinio, faris grupan intervidiĝon kun tiuj ŝtatgvidantoj kaj registaraj reprezentantoj. Xi profunde interŝanĝis opiniojn kun ili pri rilatoj inter Ĉinio kaj insulaj landoj de Pacifiko, prezentis kvar proponojn pri profundigi interfidon, akceli komunan prosperon, progresigi amikecon, kaj helpi unu la alian por konservi justecon. Tio malfermis novan periodon de la rilatoj inter Ĉinio kaj insulaj landoj de Pacifiko.

En la lastaj tagoj, rilate al vizito de prezidanto Xi, okcidentaj mediatoj koncentriĝis al pligrandiĝantan influon de Ĉinio en Suda Pacifiko.

Usona amaskomunikilo The Associated Press raportis, ke oni povas trovi ĉinajn signalojn ĉie en Portmoresbo. Ekzemple la ŝosejoj, Internacia Konferenca Centro, kaj stacidomoj de aŭtobusoj, helpe konstruitaj de Ĉinio. Unu tago antaŭ atingo de prezidanto Xi, loka ĵurnalo publikigis artikolon de Xi sur la spaco de tuta paĝo kaj iniciatis, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj insulaj landoj de Pacifiko reprosperiĝu. La raporto opinias, ke parolo kaj agado de Ĉinio montris kredeblan informon al sud-pacifikaj insulaj landoj kaj donis al ili novan elekton.

En la pasintaj du tagoj en Portmoresbo, ĉiuj ĉinaj ĵurnalistoj povas senti varmecon de lokanoj kaj povas aŭdi iliajn vortojn "Ĉinio estas nia amiko, estas nia vera amiko."

Samtempe la sincera helpo de Ĉinio maltrankviligis iujn okcidentajn landojn. Ili timas perdi sian influon en Suda Pacifiko. Kelkaj amaskomunikiloj, erudiciuloj, eĉ registaraj altranguloj de iuj landoj kelkfoje kondamnis Ĉinion. Tio kolerigis la sud-pacifikajn insulajn landojn. Samoa ĉefministro Tuilaepa Sailele Malielegaoi serioze montris, ke tia diro estas insulto al ŝtatgvidantoj de pacifikaj insulaj landoj. Tonga ministro pri leĝo Sione Fa'otusia diris, ke estas tre ĉagrena, ke la kondamno koncentriĝis al Ĉinio pri ĝia helpo al malriĉaj insulaj landoj de Pacifiko, kiuj ja bezonas helpon.

Kompare kun la okcidenta mondo, la helpo de Ĉinio al sud-pacifikaj insulaj landoj profundigis en ĉiujn flankojn de la duflankaj rilatoj. Farante grupan intervidiĝon kun ŝtatgvidantoj kaj registaraj reprezentantoj de insulaj landoj de Pacifiko, prezidento Xi promesis, ke Ĉinio positive malfermos merkaton al la insulaj landoj, grandigi investon, multigi importon de la insulaj landoj, kaj bonvenigas la insulajn landojn kune kaj rapide disvolvi kun Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin