Ĉina prezidanto intervidiĝis kun sudkorea prezidento

(GMT+08:00) 2018-11-18 15:29:56     Redaktoro:Xiong
En la 17a de novembro en Portmoresbo ĉina prezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun sudkorea prezidento Mun Jae-in.

Xi montris, ke en la pasinta jaro, diversaj komunaj konsentoj atingitaj de li kaj sinjoro Mun Jae-in estas efektive plenumataj, kaj la dulandaj rilatoj stabile pliboniĝas kaj disvolviĝas.

Mun Jae-in gratulis sukceson de la unua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio. Li diris, ke Sud-Koreio volas klopode profundigi la kunlaborojn kun Ĉinio por profiti la dulandajn popolojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin