Rekhan Guli: Servi al loĝantoj kaj fierigi gepatrojn estas la plej granda feliĉo

(GMT+08:00) 2019-01-22 08:26:57     Redaktoro:Ĝoja


Rekhan Guli kaj avino Zhao Ailian

Fraŭlino Rekhan Guli estas servanto por la socikvartalo Tianshanlu de strato Qingdala de la urbo Bole en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono. En 2008 pro bona ekzamena rezulto tiama 15-jara Rekhan Guli forlasis hejmlokon en Xinjiang kaj komencis lernadon en altmeza lernejo Tianjiabing de urbo Yancheng de la provinco Jiangsu, poste ŝi sukcesis en ekzameno kaj lernis en Tianjin-a Agrikultura Universitato. Aŭguste de 2015 fininte sian lernadon en la universitato Rekhan Guli revenis hejmen, la urbon Bole en Xinjiang. Ŝi diris:

"Kiel lernanto el Xinjiang mi ricevis senpagajn lernadon, manĝadon kaj lernolibrojn en la kvar jaroj por altmeza lernado en la urbo Yancheng, la registaro donis ankaŭ monon por miaj vojaĝoj de hejmo al lernejo kaj aldonis subvencion. Pro tio mi decidis revenon al la hejmloko post lernado por kaj kompanado al miaj gepatroj kaj kontribuado al la socio."

Reveninte, Rekhan Guli unue laboris en kompanio kun bona salajro. Unu jaron poste ŝi opiniis, ke bona salajro ne estas ĉio kaj ŝi devas fari aferon kun pli da signifoj. Tial aprile de 2017 ŝi fariĝis servanto por la socikvartalo Tianshanlu. La laboroj tieaj estas detalaj kaj intime rilataj al la vivo de loĝantoj. Laŭ Rekhan Guli, servado al loĝantoj kaj solvado de iliaj problemoj estas ŝiaj endaj laboroj. Kiel servanto ŝi devas pensi kaj serioze fari trakton kontraŭ loĝantoj. Ŝi diris:

"Kiam mi lernis en la altmeza lernejo, mia instruisto ofte diris, ke sinteno decidas ĉion. La frazo fariĝis mia devizo kaj laŭ ĝi eĉ etan aferon mi klopodas bone plenumi. Kiam mi vere solvas por iu bagatelon, mi sentos min fiera. Tiu homo, kiun mi iam helpis, repetus min. Li dirus: 'Guli, Guli…" kaj li sciigus alian homon, ke Guli helpis min. La fiera sento estas ege bona."

78-jara avino Zhao Ailian loĝas en socikvartalo Huanghe. Lastjare Zhao estis operaciita ĉe talio kaj nun ankoraŭ estas malfacila en irado. Pro laboro ŝiaj gefiloj ne povas zorgi pri ŝi tage. Tial Rekhan Guli ofte vizitas ŝin.

Vidinte Rekhan Guli, la avino Zhao tuj varme tenis ŝiajn manojn kaj babilas kun ŝi.

"Ni ambaŭ ofte konversacias. La knabino estas tre bona, aparte zorgas pri ni, maljunuloj. Kiam mi ne povis moviĝi, ŝi vizitis min kun manĝaĵoj."

Pro varma kaj zorgema servado, Rekhan Guli estas vaste ŝatata kaj konfirmita de loĝantoj. En 2017 ŝi estis elektita kiel avangarda laboranto de la socikvartalo.

Ĉiun duonmonaton Guli revenas hejmon. Kaj necesas 30 minutoj per aŭto inter la urbo kaj la hejmo. Guli sciigis ĵurnaliston, ke ŝia pli juna frato revenis post lernado en profesia lernejo en provinco Anhui kaj nun laboras en riparejo de aŭtoj. Ŝiaj gepatroj tre ĝojas, ke ŝi kaj ŝia pli juna frato sin vivtenas. La aŭto haltis ĉe domo kun granda korto, kaj Guli gaje kuris al siaj gepatroj.

La ĵurnalisto sidis kune kun la familio, kaj gepatroj de Guli rememoris pri la jaroj, kiam Guli lernis eksteren. Patrino Ayinsagul diris:

"Ni timis, ke ŝi ne scias kiel lavi vestojn. Mi ofte telefonis al ŝi kaj demandis pri ŝia vivo. Komence ŝi ploris kaj diris, ke ŝi tiel multe pensis pri ni. Tiam ankaŭ mi ofte larmis. Vidinte tion ŝia patro malĝojis kaj diris al mi: 'ne ploru, ĉar Guli havas ŝancon lerni en bona lernejo'. Post unu lernosesio ŝi revenis kaj konigis la tiean vivon al ni, ankaŭ montris al ni tieajn fotojn, tial ni estis trankvilaj kaj kontentaj."

Patro Rahmat ĉiam subtenas Guli lerni en lernejo kun pli bona kondiĉo. Li opinias, ke la gefiloj devas lerni pli da scioj kaj koni la eksteran mondon, ne esti kiel li kaj lia edzino, kiuj neniam forlasis Xinjiang. Li diris:

"Ni neniam forlasis Xinjiang, sed nia filino konas Ŝanhajon kaj Pekinon. Se ŝi ne vizitus la lernejon, propable ŝi frue edziniĝus. Nun kun scioj kaj konoj ŝi mem povas sin vivteni kaj solvi problemojn."

La ridetoj de la gepatroj feliĉigis Guli. Ŝi diris:

"De knabineco mi esperas, ke ĉiu mia ago povos fierigi miajn gepatrojn. Mi lernis en mezlernejo, finis lernadon en universitato kaj nun laboras por loĝantoj en sociaj kvartaloj, vere miaj revoj plenumiĝis unu post alia."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin