89 homoj mortis pro petroldukta eksplodo en Meksiko

(GMT+08:00) 2019-01-22 12:18:14     Redaktoro:Li

Meksika ministro pri sano Jorge Alcocer diris lunde en gazetara konferenco, ke pro la petroldukta eksplodo en la ŝtato Hidalgo en la 18a de januaro, 89 homoj mortis, 65 homoj malaperis kaj dekoj da aliaj estis vunditaj.

En la gazetara konferenco, meksika prezidento diris, ke li jam ordonis al la meksika petrola kompanio fortigi kontrolon de la petrolduktaj instalaĵoj. Samtempe, la meksika registaro daŭrigos batojn kontraŭ iu ajn ŝtelado de petrolo kaj koruptaj agoj.

La 18an de januaro en la urbo Tlahuelilpan de Hidalgo, rabistoj ŝtelis fuelon, kaj poste okazis eksplodo. Laŭ raporto de la loka amaskomunikilo, surloko estis 600 ĝis 800 homoj, kiam okazis la eksplodo, kaj multaj estis grave vunditaj..

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin