Ĉinio aprezas rimarkojn de svisa prezidento pri duflankaj rilatoj

(GMT+08:00) 2019-01-22 19:11:44     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio aprezas la pozitivajn rimarkojn de svisa prezidento pri duflankaj rilatoj.

Ueli Maurer, prezidento de la Svisa Federacio, diris lastatempe en artikolo, ke rilatoj inter Ĉinio kaj Svisio trairis longan vojon. Kono, kompreno kaj kunlaboro inter la du landoj kreskis senĉese. Li diris ankaŭ, ke la ĉina-svisa partnereco povas esti bona ekzemplo por solvi kompleksajn demandojn en ekonomia, politika kaj ekologia kampoj en la mondo, kiu fariĝas pli kaj pli diversa, kompleksa kaj interdependa.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke ĉina-svisaj rilatoj bone disvolviĝis kaj ambaŭ flankoj alfrontas novajn oportunojn de kunlaboro en la iniciato Zono kaj Vojo, ekonomio, financo, libera komerco kaj interpopolaj interŝanĝoj. Ŝi diris, ke fronte al la malstabila kaj necerta internacia situacio, reciproka profito kaj amika kunlaboro inter Ĉinio kaj Svisio alportas efektivajn profitojn al ambaŭ popoloj, akcelas la disvolviĝon de ĉina-eŭropaj rilatoj kaj faras voĉon por protekti multflankecon kaj liberan komercon.

Ĉina vicprezidanto Wang Qishan nun vizitas Svision. Hua diris, ke la vizito de Wang markas la komencon de altnivelaj interŝanĝoj inter la du landoj en 2019, kaj Ĉinio esperas, ke ĉi tiu vizito helpos plibonigi la politikan reciprokan fidon, profundigi la ĉina-svisan novigeman strategian partnerecon kaj plifortigi kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin