Ĉinio urĝas Kanadon tuj liberigi Meng

(GMT+08:00) 2019-01-22 19:46:01     Redaktoro:Yu

Estis raporto, ke Usono jam informis Kanadon, ke ĝi formale petos Kanadon ekstradicii Meng Wanzhou, financan ĉefdirektoron de la ĉina firmao Huawei. Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris marde, ke la ĉina flanko urĝas Kanadon tuj liberigi sinjorinon Meng, efektive certigi ŝiajn leĝajn rajtojn kaj interesojn, kaj urĝas la usonan flankon tuj korekti siajn erarojn, nuligi arestordonon kontraŭ Meng kaj rezigni la ekstradicion.

Hua diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko jam kelkfoje ripetis sian solenan kaj seriozan pozicion pri tiu ĉi okazaĵo. Ŝi aldonis, ke iu ajn homo kun normala juĝkapablo povas trovi, ke la kazo de Meng ne estas ordinara juĝa afero, kaj ke la kanada flanko misuzas la traktaton de ekstradicio kun Usono, kio estas serioza atenco al la sekureco kaj leĝaj rajtoj kaj interesoj de ĉina civitano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin