Tutmondiĝo 4,0 bezonas komunan kreadon de ĉiuj landoj

(GMT+08:00) 2019-01-22 20:34:33     Redaktoro:Yu

La Jarkunveno de la Monda Ekonomia Forumo, kiu malfermiĝis marde en Davos, estas iom malvarma, ĉar pro la fermo de la federacia registaro, Usono nuligis sian planon pri ĉeesto de delegacio al la kunveno; francaj gvidantoj ne povas ĉeesti ĝin, ĉar ili okupiĝas pri reago al la movado Flava Veŝto; ankaŭ britaj gvidantoj ne povas ĉeesti ĝin pro la malakcepto de la interkonsento atingita kun la Eŭropa Unio en la malsupra ĉambro de la parlamento. Krome, ankaŭ gvidantoj de Rusio kaj Hindio preterlasos la okazaĵon.

Kun la leviĝo de popolismo kaj komerca protektismo, tutmondiĝo kaj libera komerco alfrontas severajn defiojn. La foresto de multaj gvidantoj en la jarkunveno en Davos iagrade reflektas la profundan maltrakvilon de homoj pri la tutmonda politika kaj ekonomia necerteco. Kie estas la vojo de tutmondiĝo? Ŝajnas, ke la homaro denove estas ĉe la vojkruciĝo, ĉu retroiro aŭ antaŭeniro, ĉu izolado aŭ kunlaboro.

La tutmondiĝo 4,0 estas strikte rilata kun la kvara industria revolucio de la homaro, tio estas artefarita intelekto, roboto, la interreto de aĵoj, aŭtopiloto kaj aliaj novaj teknologiaj formoj. Klaud Schwab, fondinto de la Monda Ekonomia Forumo, diris, ke tutmondiĝo ne povas malaperi, sed senĉese profundiĝas.

Nun, unu el la plej gravaj defioj alfrontataj de tutmondiĝo estas grandiĝo de la diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj: posedantoj de kapitalo kaj intelekta proprieto havas apartajn avantaĝojn, kaj konkurenco sub la tutmonda malferma sistemo estigas gajnintojn kaj malgajnintojn. La rezultoj de freŝa opinisondo de la Monda Ekonomia Forumo al pli ol dekmil vizititoj en la tuta mondo montris, ke 76% de la vizititoj kredis kaj esperis, ke diversaj landoj kunlaboros por komunaj interesoj. La plejparto opiniis, ke kunlaboro inter landoj estas ekstreme grava aŭ tre grava.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin