Printempa Renkontiĝo en Pekino

(GMT+08:00) 2019-03-12 07:58:08     Redaktoro:Ĝoja

Sabate (la 9-an de marto) en pekina entrepreno Nanzhu okazis Printempa Renkontiĝo de esperantistoj, organizita de Pekina Esperanto-Asocio (PEA). En la renkontiĝo partoprenis pli ol 40 personoj el Pekino, Tianjin-municipo, Qingdao-urbo, la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj Brazilo. Inter ili dek estas studentoj de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj Universitato de Internacia Komerco kaj Ekonomio, nun ili lernas Esperanton per kurso de PEA.

Per poemoj, kantoj, prozoj kaj ludiloj esperantistoj bonvenigis printempon de 2019. Ankaŭ la tea entrepreno Haozhan, kiu produktis Zamenhof-teon kunlabore kun PEA, prezentis teon Fu al esperantistoj. En gaja atmosfero la ĉeestantoj gustumis teon, ĝuis prezentojn kaj ludilojn kaj libere babilis.

Per teo entrepreno Haozhan gastigas esprantistojn.

Salutas prez. de PEA s-ino Yu Jianchao.

Fraŭlino Wei Hongyan kaj fraŭlo Rafael Zerbetto (Brazilo) voĉlegas poemon Meze de l' vojo de brazila poeto Carlos Drummond de Andrade en la lingvoj portugala kaj ĉina kaj Esperanto.

S-ro Han Daqiang voĉlegas poemon Grundo de ĉina poeto Lu Li.

Reprezentanto de entrepreno Haozhan fraŭlo Hu Zhiwei voĉlegas artikoleton Gastigu vizitantojn per teo, kaj esperantistino el Tianjin-municipo fraŭlino Lisa (Lin Lisha) interpretas ĝin en Esperanto.

Esperantistino el Tianjin-municipo s-ino Wang Jingrong voĉlegas Prozon Piceo kaj Pino de Petro Koĉiĉi, poeto de Bosnio-Hercegovino, en la ĉina lingvo.

 

Prezentoj de studentoj de Pekina Lingva kaj Kultura Universitato kaj Universitato de Internacia Komerco kaj Ekonomio.

Lisa (Lin Lisha) instruas Esperanto-kanton Dankon al vi Ludoviko.

Gajnintoj de enigmoj ricevis teojn Fu kiel premiojn.

Venki (Zhao Wenqi) kaj Lisa (Lin Lisha) gvidas ludilon de kanto Naŭ bovinoj.

S-ro Xiao Ke el  la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio prezentas blovharmonikan muzikon.

Zhao Jianping el Ĉina Radio Internacia voĉlegas poemon Tagiĝo.

La gaja etoso.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin