Fokusoj de la Semajno (Mar. 15)

(GMT+08:00) 2019-03-15 09:05:56     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis kondolencajn mesaĝojn aparte al etiopa prezidento Sahle-Work Zewde kaj kenja prezidento Uhuru Kenyatta pro la kraŝo de pasaĝeraviadilo de la etiopa flugkompanio, kiu mortigis grandan nombron da homoj.

Pasaĝeraviadilo de la etiopa flugkompanio dimanĉe kraŝis survoje de Adis-Abebo al la kenja ĉefurbo Najrobio en Etiopio, kaj pereis ĉiuj 157 homoj en la aviadilo, inkluzive de pasaĝeroj kaj deĵorantoj.

Xi diris en la mesaĝoj, ke li konsterniĝis, informiĝinte pri la aviadila kraŝo, kiu kaŭzis gravan perdon de vivoj, inkluzive de etiopaj, kenjaj kaj ĉinaj civitanoj. En la nomo de la registaro kaj popolo de Ĉinio kaj en sia nomo, li esprimas profundan funebron pri la viktimoj kaj sincerajn kondolencojn al la familioj de la viktimoj. Li aldonis, ke li kredas, ke la etiopa registaro povas efike trakti la sekvojn, kaj ke la ĉina flanko volas liveri necesajn subtenon kaj helpon al Etiopio.

La saman tagon, ankaŭ ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis kondolencan mesaĝon al sia etiopa paralelulo Abiy Ahmed. Li funebris pri la viktimoj kaj kondolencis la familiojn de la viktimoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang diris merkrede en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio ĉiam opinias, ke la demando de la Korea Duoninsulo povas esti pace solvita nur per politika dialogo, kaj ĉiuj rilataj partioj devas krei kondiĉojn por politika traktado de la demando.

Lastatempe, kelkaj amaskomunikiloj de la Korea Demokratia Popola Respubliko publikigis artikolojn, manifestante la starpunkton de la lando pri kompleta sennukleigo de la duoninsulo. Ili asertis, ke starigi novajn rilatojn inter la KDPR kaj Usono, establi mekanismon de longeraŭda paco sur la Korea Dunoninsulo kaj realigi kompletan sennukleigon estas la firma starpunkto de la KDPR.

Responde al ĉi-rilata demando, Lu reasertis la opinion de Ĉinio kaj esprimis volon labori kun ĉiuj aliaj partioj kaj ludi sian rolon por solvi la demandon de la duoninsulo.

La venezuela registaro marde publikigis avizon, dirante, ke ĝi decidis ne plilongigi la templimon de la restado de usonaj diplomatiaj personoj en Venezuelo, kaj tiuj homoj devas iri el la lando en 72 horoj ekde nul-horo tiutage.

La avizo diris, ke tiuj usonaj diplomatiaj personoj alportis riskojn al paco, integreco kaj stabileco de Venezuelo. La venezuela registaro jam ĉesis rekte dialogi kun la usona flanko pri starigo de oficejoj de reprezentantoj unu en la alia post rompo de diplomatiaj rilatoj. La avizo aldonis, ke Venezuelo volas rekomenci la dialogon kun Usono pri rilataj aferoj sub la premiso de egaleco kaj reciproka respekto kaj per mekanismo de la UN.

Venezuela prezidento Nicolas Maduro diris en la 23a de januaro, ke la venezuela registaro decidis komplete rompi diplomatiajn kaj politikajn rilatojn kun Usono pro ĝia senĉesa agitado al puĉo en Venezuelo. Poste, la usona flanko ordonis al sia ambasadorejo en Venezuelo evakui ĉiujn laborantojn kaj familianojn krom tiuj pri urĝaj aferoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin