Usona senato haltigas "nacian krizostaton" per rezolucio

(GMT+08:00) 2019-03-15 14:18:08     Redaktoro:Yu

La usona Senato ĵaŭde adoptis rezolucion, haltigante la "nacian krizostaton", anoncitan de prezidento Donald Trump por la suda landlima regiono. Poste Trump diris, ke li vetoos la rezolucion.

La Senato adoptis la rezolucion per 59 voĉoj kontraŭ 41. 12 respublikaj kaj ĉiuj demokrataj senatanoj voĉdonis por la rezolucio.

La 26an de februaro, la Ĉambro de Reprezentantoj aprobis la rezolucion per 245 voĉoj kontraŭ 182. Post aprobo de la Senato, ĝi estos prezentita al prezidento por subskribo.

Trump diris en socia komunikilo, ke li atendas vetoi la rezolucion. Se la rezolucio estos vetoita de Trump, la vetoo povos esti rifuzita nur per rezolucio, denove adoptita de la Senato kaj la Ĉambro de Reprezentantoj per almenaŭ du trionoj de la voĉoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin