Ĉinio certigos kreon de pli ol 11 milionoj da urbaj laborpostenoj en 2019

(GMT+08:00) 2019-03-15 15:14:42     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris vendrede, ke la lando certigos la kreadon de pli ol 11 milionoj da novaj urbaj laborpostenoj en tiu ĉi jaro.

Li diris en gazetara konferenco post la fino de la jara sesio de la nacia leĝdona instanco, ke en efektiva praktiko, la celo estas krei la saman kvanton da laborpostenoj kiel la pasinta jaro, tio estas pli ol 13 milionoj.

Li rimarkigis, ke ĉi-jare, la unuan fojon, Ĉinio altigas la statuson de dungado-unua politiko al makropolitiko kune kun la fiska politiko kaj monpolitiko. Li diris, ke rimedoj por la redukto de impostoprocento kaj kotizoj sub la fiska politiko kaj la malaltigo de la realaj interezprocento sub la monpolitiko celas certigi dungadon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin