Fermiĝis jara sesio de Nacia Popola Kongreso

(GMT+08:00) 2019-03-15 15:53:36     Redaktoro:Yu

La dua sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) okazigis sian malferman kunvenon vendrede matene en Pekino.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon en la Granda Popola Halo en Pekino.

La leĝdonantoj adoptis la unuan unuigitan leĝon de Ĉinio pri fremda investo, montrante la rezolutecon de la lando serĉi novan periodon de altnivela pordmalfermo. Ili ankaŭ aprobis rezoluciojn pri la registara laborraporto, kaj la laborraportoj de la Konstanta Komitato de la NPK, la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la plej Supera Popola Prokurorejo. Krome, la leĝdonantoj aprobis rezoluciojn pri la raportoj koncernaj al la nacia ekonomia kaj socia disvolvado kaj pri la centra kaj loka buĝetoj, kaj aprobis la rezignon de membro de la Konstanta Komitato de la NPK, Zhang Rongshun.

Ĉecministro Li Keqiang diris en gazetara konferenco post la fino de la jara sesio, ke Ĉinio decidis efektivigi pli grandskalan redukton de impostoprocento kaj kotizoj ĉi-jare kiel ŝlosilan kontraŭrimedon al ekonomia malsuprenira premo. La rimedo liveros dividendon de preskaŭ 2 duilinoj da juanoj (proksimume 297 miliardoj da usonaj dolaroj) al la kompanioj. Li diris, ke la registaro reduktos valoraldonan impostoprocenton por fabrikado kaj aliaj bazaj sektoroj, kaj ankaŭ por malgrandaj kaj mezgrandaj kompanioj, la plej grandaj provizantoj de laborpostenoj en la lando.

La ĉefministro diris, ke Ĉinio certigos la kreadon de pli ol 11 milionoj da novaj urbaj laborpostenoj en tiu ĉi jaro. Li aldonis, ke en efektiva praktiko, la celo estas krei la saman kvanton da laborpostenoj kiel la pasinta jaro, tio estas pli ol 13 milionoj. Li rimarkigis, ke ĉi-jare, la unuan fojon, Ĉinio altigas la statuson de dungado-unua politiko al makropolitiko kune kun la fiska politiko kaj monpolitiko. Li diris, ke rimedoj por la redukto de impostoprocento kaj kotizoj sub la fiska politiko kaj la malaltigo de la realaj interezprocento sub la monpolitiko celas certigi dungadon.

Parolante pri la ekonomia kaj komerca konsiliĝo inter Ĉinio kaj Usono, Li diris, ke Ĉinio esperas, ke la intertraktado atingos kungajnajn rezultojn kaj reciprokan profiton. Li diris, ke Ĉinio kaj Usono estas strikte interplektitaj post disvolvado kaj kunlaboro en la pasintaj jaroj, kaj disapartigo de la du ekonomioj ne estas realisma nek ebla. Li aldonis, ke la du landoj bezonas plu sekvi la principojn de kunlaboro anstataŭ alfrontado, kaj de reciproka respekto, egaleco, kaj reciproka profito por antaŭenigi la duflankajn interligojn, inkluzive de ekonomiaj kaj komercaj rilatoj kaj liveri konkretan profiton al popoloj de la du landoj.

La ĉefministro ankaŭ vokis al Ĉinio kaj Rusio preni ĉiujn eblajn rimedojn por duobligi sian komercan kvanton. Li diris, ke la duflanka komerco superis 100 miliardojn da usonaj dolaroj pasintjare malgraŭ la malrapidiĝanta kresko de monda komerco. Li vokis ambaŭ flankojn firmigi la atingon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin