Ĉinio kondamnas atakojn kontraŭ moskeoj en Nov-Zelando

(GMT+08:00) 2019-03-16 13:44:47     Redaktoro:Yu

La ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj vendrede kondamnis la atakojn kontraŭ du moskeoj de la nov-zelanda urbo Christchurch, en kiu almenaŭ 49 homoj estis mortigitaj kaj multaj aliaj estis vunditaj tiutage.

Proparolanto de la ministerio Lu Kang diris, ke Ĉinio kondamnas la okazaĵon, funebras pri la viktimoj kaj esprimas sinceran simpation al la familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ĉefministro Li Keqiang, kaj ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj Aferoj Wang Yi respektive sendis kondolencajn mesaĝojn al siaj nov-zelandaj paraleluloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin