Usono enkondukis sankciojn kontraŭ rusaj entoj kaj individuoj

(GMT+08:00) 2019-03-16 14:17:04     Redaktoro:Yu

La usona Ministerio de Financo anoncis vendrede, ke ĝi efektivigas sankciojn kontraŭ ses rusaj individuoj kaj ok entoj pro ilia subteno al la rolo de Rusio en la ukraina demando.

Laŭ deklaro de la ministerio, tiuj enlistigitaj inkluzivas kvar rusajn oficialulojn, kiuj partoprenis en la okazaĵo de la markolo Kerch, kaj ses rusajn defendajn firmaojn, kiujn akuzis Vaŝingtono pri agado en Krimeo.

Laŭ la sankcioj, ĉiuj proprietaĵoj de tiuj individuoj kaj entoj en Usono estas frostigitaj, kaj usonaj civitanoj estas malpermesitaj al transakcio kun ili.

Leonid Slutsky, prezidanto de la Komitato pri Internaciaj Aferoj sub la rusa Dumao, diris al raportistoj, ke per la refojaj sankcioj kontraŭ Rusio, Usono malobservis normojn de internacia leĝo. Li aldonis, ke la rusa flanko ne timas sankciojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin