Projektantoj por nuptoj atestis ŝanĝiĝojn de epoko

(GMT+08:00) 2019-04-08 17:05:06     Redaktoro:Ĝoja

Nupto estas unu el gravaj ceremonioj de vivo. En la ĉeesto de parencoj kaj amikoj novaj geedzoj promesas, ke ili akompanu unu la alian dum la tuta vivo. Romantikaj scenoj, plaĉaj atmosferoj kaj aranĝoj donis neforgeseblajn impresojn por novaj geedzoj kaj gastoj. Do ĉio profitas de homoj, kiuj planas nupton. Hodiaŭ ni rakontas pri tiaj homoj, projektantoj por nuptoj.

S-ro Yan Jun funkciigas kompanion pri planado de nupto. En 2003 eksplodis nekarakteriza gripo, pro tio haltis entrepreno, kie laboris Yan, kaj Yan estis senlabora. Ĉar li tiam havis bonan antaŭvidon pri la merkato rilata al edziga ceremonio, tial li aĉetis kelkajn aŭtojn kaj komencis luon de ili por nuptoj.

Yan Jun diris, ke planado de nupto celas aranĝi karakterizan ceremonion por novaj geedzoj laŭ iliaj preferoj kaj postuloj. Kaj ŝanĝiĝis postuloj sekve de tempo. Li diris:

"Nun ekzistas tre multaj tipoj de nuptoj. Nunaj novaj geedzoj plejmulte naskiĝis en la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, ili havas malsamajn postulojn al tiuj homoj naskitaj en la 80-aj jaroj de lasta jarcento, kiuj ofte sekvas gepatrojn al nia kompanio kaj petas niajn konsilojn kaj proponojn."

Nunaj junuloj en Ĉinio postulas karakterizaĵojn kaj preferas posedi unikan ceremonion por pariĝo. Fraŭlino Tong baldaŭ fariĝos edzino. Ŝi diris, ke por havi apartan ceremonion ŝi kaj ŝia fianĉo vizitis foiron de aĵoj kaj aferoj por novaj geedzoj kaj petis konsilojn de multaj kompanioj. Ŝi diris:

"Por ni mankas spertoj pri nupto, ĉar mi kaj mia fianĉo unuafoje faras tiujn aferojn. Tial indas doni plejpartajn detalojn al spertuloj por ke ni ŝparu kaj tempon kaj energion."

Antaŭ 40 jaroj ĉinoj festis nupton ĉefe per komuna manĝado en hejmo. En la 90-aj jaroj de la lasta jarcento ekpopularis nupton, kaj fotado por novaj geedzoj laŭgrade fariĝis necesa por nupto.

Nun formiĝis nova industrio en Ĉinio pri nupto. Laŭ donitaĵoj en 2017 la merkata skalo de la industrio estis 1 460 milionoj da juanoj kaj en 2018 estos 1 820 miliardoj da juanoj. Kaj la industrio inkludas servadon pri fotado, bankedo, ceremonio, mielmonata vojaĝo kaj tiel plu, formiĝis kompleta industria ĉenaro kaj aperis la tendenco de fakigo kaj profesigo.

Xia Di, fakulo el komitato pri la industrio sub ĉina federacio pri sociaj laboroj, opiniis, ke la industrio atestis la ŝanĝiĝon de epoko kaj ankaŭ spegulis la altiĝon de vivo de ĉinoj. Xia Di ankaŭ rimarkis, ke nun ekfuroras tradiciaj ĉinaj ceremonioj por novaj geedzoj.

"Nun pli kaj pli da novaj geedzoj preferas ĉinajn tradiciajn ceremoniojn. Ili ne kontentas pri samaj okcidentaj ceremonioj kun blankaj nuptaj kostumoj…oni pli kaj pli multe zorgas pri la heredado de ĉina kulturo kaj volas posedi tradician ĉinan ceremonion por geedziĝo."

Laŭ Yan Jun, ĉu okcidenta ĉu ĉina ceremonio same celas feliĉan kaj memorindan momenton por novaj geedzoj. Li sentas feliĉe, ke li laboras por novaj geedzoj, kaj lia penado povas doni al ili neforgeseblan, apartan kaj plensukcesan ceremonion.

"La kvalito estas plej grava. Antaŭ ĉio estas detaloj kaj surprizoj. Mi esperas, ke mia laboro donos unikan ceremonion al ĉiuj novaj geedzoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin