KPC komencos kampanjon de tema edukado de partiaj membroj

(GMT+08:00) 2019-05-14 10:51:38     Redaktoro:Yu

La Politika Buroo de la Centra Komitato de Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) lunde okazigis kunvenon, decidante, ke eduka kampanjo pri la temo "resti fidela al la fondiĝa misio de la partio" komenciĝos en junio. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ, prezidis la kunsidon.

Laŭ deklaro publikigita post la kunveno, la kampanjo inter ĉiuj partianoj estos supre-malsupren okazigita en du apartaj grupoj, precipe celante oficialulojn sur kaj super la gubernia nivelo.

La deklaro emfazis la gravecon de la kampanjo, dirante, ke ĝi estas grava aranĝo de la Centra Komitato de la KPĈ kun Xi ĉe la kerno por "komandi la grandan batalon, grandan projekton, grandan aferon kaj grandan revon".

La fundamenta tasko de la kampanjo estas profunde studi kaj efektivigi la Penson de Xi Jinping pri Socialismo kun Ĉinaj Trajtoj por Nova Epoko, forĝi la politikan karakteron de lojaleco, honesteco kaj forta sento de respondeco, kaj kunigi la ĉinan popolon de ĉiuj etnogrupoj kaj konduki ilin al komuna lukto por realigo de la granda revo.

La deklaro alvokis klopodojn por utiligi la spertojn kaj praktikojn en la eduka kampanjo por plibonigi la partian sistemon.

Ankaŭ plano por integra regiona disvolvado de la Jangzia Delto estis ekzamenita dum la kunveno.

La deklaro diris, ke la Jangzia Delto kiel unu el la regionoj kun la plej forta ekonomia kresko, la plej alta nivelo de malfermo kaj plej forta kapablo en novigado, ludas gravan rolon en antaŭenigo de la ĉina ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin