Ĉinio esprimas firman subtenon al pakistanaj antiterorismaj klopodoj post hotela atako

(GMT+08:00) 2019-05-14 13:54:56     Redaktoro:Yu

Ĉinio lunde esprimis firman subtenon al antiterorismaj klopodoj de Pakistano, post kiam la sud-azia lando rapide prenis rimedojn por elimini teroristojn, kiuj lanĉis letalan atakon kontraŭ fremdlandaj investantoj en la sudokcidenta urbo Gwadar.

La separatisma grupo Beluĉa Libe (BLA) deklaris respondecon pri la sabata atako ĉe la Perla Kontinenta Hotelo en la regiono Gwadar de la provinco Beluĉo, kaj diris, ke la atako celis ĉinojn kaj aliajn fremdlandajn investantojn restantajn en la hotelo.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en gazetara konferenco, "Ĉinio forte kondamnas la teroristan atakon kontraŭ la hotelo. Ni funebras pri la pakistananoj, kiuj perdis siajn vivojn dum la atako, kaj esprimas simpation al familioj de la mortintoj kaj al la vunditoj.

Geng diris, ke Ĉinio aprezas la rimedojn rapide prenitajn de pakistanaj sekurectrupoj por bati la teroristojn, kiuj efektive protektis la sekurecon kaj stabilecon de Gwadar kaj ankaŭ la sekurecon de ĉinaj laborantoj kaj institucioj tie.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin