Wang Yi parolis pri rilatoj inter Ĉinio, Rusio kaj Usono

(GMT+08:00) 2019-05-14 10:50:32     Redaktoro:邱傑明

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi kaj rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergey Lavrov lunde kune renkontiĝis kun raportistoj post sia intertraktado en Soĉio. Raportisto demandis Wang, kiel li konsideras la rilatojn inter Ĉinio, Rusio kaj Usono.

Wang diris, ke Ĉinio, Rusio kaj Usono estas konstantaj membroj de la Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj (UN). La tri landoj havas grandan influon sur la mondo. Ili devas fari bonan interagadon, forigi nenecesajn dubojn kaj miskomprenojn kaj kune plenumi la devon konservi la pacon kaj stabilecon de la mondo. En tiu ĉi kampo, la rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio jam donis bonan ekzemplon al la internacia komunumo. Sur la bazo de reciproka respekto, Ĉinio volas konvene trakti diverĝojn kaj plifortigi kunlaboron kun grandaj landoj, inkluzive de Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin