Aziaj civilizacioj aldonis brilan ĉapitron al homa civilizacio

(GMT+08:00) 2019-05-15 11:33:21     Redaktoro:Yu

"Aziaj civilizacioj verkis brilan ĉapitron en la homa civilizacio," diris ĉina prezidanto Xi Jinping en la malfermo de la Konferenco pri Dialogo de Aziaj Civilizacioj merkrede en Pekino.

Xi diris en prelego, ke estante unu el la plej fruaj homaj setlejoj kaj grava naskiĝloko de homa civilizacio, Azio okupas trionon de la tuta tero de la mondo, havas du trionojn de la tutmonda loĝantaro, kaj konsistas el 47 landoj kaj pli ol 1 000 etnogrupoj.

Li diris, ke la azia popolo faris mirindajn kulturajn atingojn dum la pasintaj miloj da jaroj kaj ili komencis kulturajn interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon ekde la frua tempo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin