Fokusoj de la Semajno (Jul. 12)

(GMT+08:00) 2019-07-11 17:22:32     Redaktoro:Yu

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la ĉina ĉeftero diris marde, ke Usono devas tuj retiri sian planon pri armila vendo al Tajvano kaj ĉesi sendi serioze malĝustajn signalojn al separismaj elementoj rekomendantaj "sendependiĝon de Tajvano".

Ma Xiaoguang, proparolanto de la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio, faris la komenton responde al la aprobo de la usona Ŝtata Departemento pri plano vendi armilojn de ĉirkaŭ 2,2 miliardoj da usonaj dolaroj al Tajvano.

Ma diris, ke la ago serioze intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj grave difektas pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo, kaj Ĉinio forte oponas tiun ĉi agon. Li ankaŭ avertis aŭtoritatojn de la Demokratia Progresema Partio, ke ĉiu misago dependanta de fremduloj por levi sin kaj intensigi antagonismon certe altiros fajron sur sin kaj pagos la koston.

Prezidanto de la 43a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko, Abulfas Garayev, diris marde en Bakuo, ke la 44a sesio de la Monda Heredaĵa Komitato de Unesko okazos en 2020 en Fuzhou, la ĉefurbo de ĉina sudorienta provinco Fujian.

Ankaŭ en la kunveno, ĉina vicministro pri edukado Tian Xuejun estis elektita kiel prezidanto de la 44a sesio de la komitato. Tian diris en sia parolado, ke Ĉinio laboros por plene kunlabori kun la Monda Heredaĵa Centro por sukcese okazigi la sesion en la venonta jaro kaj kontribui al mondaj kulturaj interŝanĝoj, daŭrigebla disvolvado kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

La 43a sesio de la 30a de junio ĝis la 10 de julio en la azerbajĝana ĉefurbo altiris pli ol 2 500 delegitojn el 180 landoj.

En la sesio, la Monda Heredaĵa Komitato enskribis du ĉinajn kandidatojn, la Rezervejon de Migrobirdoj laŭ la Marbordo de la Flava Maro (Bohai-maro) (Fazo I) kaj la Arkeologian Ejon de Liangzhu-Urbo en Hangzhou en Zhejiang-provinco, en la Liston de Mondaj Heredaĵoj de Unesko.

La Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono anoncis merkrede, ke Usono komencis enketon de Sekcio 301 pri imposto de la franca registaro sur ciferecaj servoj.

Usona komerca reprezentanto Robert Lighthizer diris en deklaro, ke Usono estas tre maltrankvila, ke la imposto sur ciferecaj servoj, kiu eble estos adoptita de la franca Senato en la venonta tago, maljuste celas usonajn kompaniojn. Li diris, ke usona prezidento ordonis al ili esplori la influon de ĉi tiu leĝdono kaj konstati, ĉu ĝi estas diskriminacia aŭ nejusta kaj ĉu ŝarĝos aŭ restriktos usonan komercon.

Laŭ la Oficejo de Komerca Reprezentanto de Usono, la proponita 3-procenta imposto de Francio trafos tutmondajn teknologiajn firmaojn kun totala jara enspezo de almenaŭ 750 milionoj da eŭroj el la kovritaj ciferecaj servoj tutmonde kaj 25 milionoj da eŭroj en Francio. La oficejo diris, ke la strukturo de la proponita nova imposto kaj la deklaroj de oficialuloj sugestas, ke Francio maljuste direktas la imposton al iuj usonaj teknologiaj kompanioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin