Rusaj kargoaviadiloj transportas komponantojn de la aerdefenda sistemo S-400 al Turkio

(GMT+08:00) 2019-07-15 13:53:08     Redaktoro:Yu

La rusa Ministerio de Defendo dimanĉe publikigis gazetaran komunikaĵon, dirante, ke la rusa armeo sendis plurajn kargoaviadilojn por transporti komponantojn de la aerdefenda sistemo S-400 aĉetita de Turkio al la lando.

La komunikaĵo diris, ke la aerdefenda sistemo S-400 povas detrui plurajn specojn de novaj progresintaj aerbatalaj armiloj sub intensa elektronika interferado. Laŭ interkonsento atingita de rusa prezidento Vladimir Putin kaj turka prezidento Recep Tayyip Erdogan, rusaj kargoaviadiloj transportas komponantojn de la aerdefenda sistemo S-400 al Turkio kontinue kaj akurate.

Rusaj amaskomunikiloj raportis, ke ekde la 12a de tiu ĉi monato, la rusa flanko transportis komponantojn de la aerdefenda sistemo S-400 al Turkio en tri sinsekvaj tagoj. La rusa flanko unue sendis 7 kargoaviadilojn transporti komponantojn de tirado, transporto kaj ŝargado de la aerdefenda sistemo al Ankaro.

En 2017, Turkio subskribis la interkonsenton kun Rusio pri aĉeto de aerdefenda sistemo S-400. Poste Usono kaj aliaj membroj de la Nord-Atlantika Traktat-Organizo avertis Turkion ne aĉeti la rusan sistemon, dirante, ke ĝi ne povas akordiĝi kun la armila sistemo de la organizo, kaj eble helpos al Rusio lokalizi kaj spuri la aviadilojn F-35 de Usono kaj ĝiaj aliancanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin