KDPR:Komenco de komuna milita manovro de Usono kaj Korea Respubliko influos laboran interkonsiliĝon inter KDPR kaj Usono

(GMT+08:00) 2019-07-17 15:41:08     Redaktoro:Shanshan

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj de la Korea Demokratia Popola Respubliko diris marde, ke se Usono kaj la Korea Respubliko komencos la militan manovron "19-2 Alianco", tio certe influos la laboran interkonsiliĝon inter la Korea Demokratia Popola Respubliko kaj Usono.

Responde demandon de raportisto de la Korea Centra Novaĵ-Agentejo, la proparolanto diris, ke okaze de la komenco de la labora interkonsiliĝo de la KDPR kaj Usono, kaj profite de la pintrenkontiĝo de la dulandaj ŝtatgvidantoj en Panmunjom, Usono malobservis sian promeson faritan sur la plej alta nivelo, kaj intencis okazigi militan manovron kun Korea Respubliko. La militmanovro certe influos la duflankan laboran interkonsiliĝon, se ĝi vere komenciĝos.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin