Reformo de IMF devas levi parolrajton kaj reprezentivecon de emerĝantaj ekonomioj

(GMT+08:00) 2019-07-17 18:59:58     Redaktoro:Yu

La plenuma direkcio de la Internacia Mona Fonduso (IMF) marde anoncis, ke ĝi akceptis la rezignon de ĝenerala direktoro Christine Lagarde kaj komencos la proceduron de elekto de venonta ĝenerala direktoro. Okaze de la 15a ĝenerala kontrolado de kvotoj, iu ajn sukcedanto de tiu ĉi ofico devas adaptiĝi al tendenco de la epoko, aktive antaŭenigi reformojn de la IMF pri kvotoj kaj regado kaj levi parolrajton kaj reprezentivecon de emerĝantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj por ke la IMF pli bone konservu siajn leĝecon kaj efikecon.

La IMF kiel unu el heredaĵoj de la Bretton-arabara Sistemo sub la dominado de eŭropaj landoj kaj Usono sin dediĉas por akceli tutmondan monkunlaboron, liveri monon kaj helpon kaj konservi internacian financan stabilecon. Ekde la nova jarcento, la monda ekonomia strukturo grave ŝanĝiĝis. Emerĝantaj ekonomioj rapide leviĝis, kaj ilia pezo en la tutmonda ekonomio senĉese grandiĝis. Samtempe la nuna tutmonda sistemo de ekonomia regado fariĝas pli kaj pli senpova en mildigo de la tutmonda ekonomia malekvilibro, antaŭenigo de multflanka komerco kaj traktado de krizo de suverena ŝuldo. Sub tia situacio, reformo de la IMF estas ĝenerala tendenco.

De post sia enoficiĝo sur la posteno de ĝenerala direktoro de la IMF, Lagarde faris gravajn klopodojn por akceli reformojn pri kvotoj kaj regado. Sed la reformo ankoraŭ ne povas objektive speguli la ŝanĝiĝon de la monda ekonomia strukturo. Ekzemple, emergantaj ekonomioj kaj evoluantaj landoj konsistigas duonon de la monda ekonomio kaj okupas pli ol 80% de kontribuo al la monda ekonomio, dum la proporcio de Usono en la monda ekonomio reduktiĝis ĝis ĉirkaŭ 20%. Sed Usono ankoraŭ havas multe da voĉdona rajto kaj povas uzi vetoon en la IMF. Evoluintaj landoj ankoraŭ okupas la dominan pozicion en la IMF. Nun la IMF okazigas la 15an ĝeneralan kontroladon de kvotoj, kaj ĉiuj partioj eble akordiĝos pri novaj kvotoj kaj reĝustigos la proporcion de kvotoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin