Li Zhanshu renkontiĝis kun Albert Chie

(GMT+08:00) 2019-07-18 13:35:32     Redaktoro:Shanshan

Merkrede en Pekino, Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio renkontiĝis kun Albert Chie, provizora prezidanto de liberia senato.

Li diris, ke Ĉinio aplaŭdas Liberion konfirmi kaj persisti en la principo de unu Ĉinio laŭ leĝdona formo. Gvidate de gravaj komunaj konsentoj de ĉina prezidanto Xi Jinping kaj liberia prezidento George Weah, la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio liveros leĝan subtenon kaj garantion por efektivigi fruktojn de la Pekina Pintkonferenco de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, akceli komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj fortigi pragmatan kunlaboron en diversaj kampoj.

Chie diris, ke Liberio persiste subtenas la principon de unu Ĉinio, kaj volas labori kun Ĉinio por kapti la okazon de komuna konstruado de la Zono kaj Vojo kaj rapida disvolviĝo de afrika-ĉina kunlaboro, kaj fortigi komunikadon kaj kunlaboron inter dulandaj leĝdonaj instancoj en diversaj kampoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin