Irana ministro pri eksterlandaj aferoj akuzis Usonon pri "ekonomia terorismo"

(GMT+08:00) 2019-07-18 12:46:07     Redaktoro:Yu

Merkrede en la stabejo de la UN en Nov-Jorko, Irana ministro pri eksterlandaj aferoj Mohammad Javad Zarif kritikis Usonon pri ekonomiaj sankcioj kontraŭ Irano, dirante, ke la rimedo de Usono estas tiraneco de "ekonomia terorismo" kaj la "plej granda mianco" sur la vojo de Irano kaj aliaj landoj al realigo de daŭripova disvolviĝo.

Zarif faris la rimarkojn en ministra kunveno de altnivela politika forumo de la UN pri disvolvado. Li diris, ke la irana popolo suferas la plej kruelan tiranecon de "ekonomia terorismo", kiu estas intence direktita al senkulpaj civiluloj por atingi politikan celon. Li akuzis Usonon, ke ĝi malobeis rezolucion de la Sekureca Konsilio de la UN per "kontraŭleĝaj eksterregionaj sankcioj" kaj estas minaco sur la vojo de Irano kaj aliaj landoj al realigo de daŭripova disvolviĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin