Amikumu interesas ĉefe esperantistojn

(GMT+08:00) 2019-09-02 15:13:47     Redaktoro:Pluveta

Antaŭ du jaroj estis lanĉita la poŝtelefona servo Amikumu, kiu ebligas al parolantoj de Esperanto, sed ankaŭ al parolantoj de aliaj lingvoj, trovi proksimajn samligvanojn. Esperantistaj komencantoj estas daŭre la plej granda grupo de aliĝintoj, pli ol 6.700. Entute estas preskaŭ 12.000 parolantoj de Esperanto kaj preskaŭ 14.000 parolantoj de la angla inter la aliĝintoj. La parolantoj de la angla supozeble grandparte estas esperantistoj.

En aŭgusto 2017, la aplikaĵo Amikumu publikiĝis al ĉiuj (post ses monatoj, dum kiuj nur esperantistoj povis uzi ĝin). La aplikaĵo celis helpi homojn trovi proksimajn homojn kiuj ankaŭ parolas la saman lingvon. Por diskuti la nunan staton de la projekto, mi demandis Chuck Smith, la ĉefa teknika oficisto de Amikumu.

Libera Folio: Amikumu lanĉiĝis antaŭ du jaroj, kiel la aplikaĵo nun statas?

Chuck Smith: – Homoj daŭre uzas ĝin kaj renkontas esperantistojn per ĝi.

Kiom da homoj aliĝis al Amikumu? Kiom da ili aktive uzas ĝin?

– Pli ol 18.000 homoj aliĝis al Amikumu. Pli ol 3.000 ankoraŭ aktive (monate) uzas ĝin, pli ol ni atendis!

Ĉu vi povas doni iujn statistikojn pri la uzantaro? Ekzemple laŭ aĝo, lando, lingvo aŭ simile?

– Jen bildo de statistiko laŭ naskiĝjaro. Ni havas nur proksimajn GPS-lokojn por homoj, do ni nur malofte kalkulas la uzantaron laŭ landoj. Kiam ni laste kalkulis tion en 2018, la plej loĝataj landoj de Amikumanoj estis Usono, Brazilo, Germanio, Francio kaj poste Ĉinio.

Kiom el la uzantoj estas neesperantistoj kaj ĉu vi provas allogi parolantojn de iuj specifaj lingvoj?

– Eblas vidi lingvan statistikon publike en la retejo de Amikumu. Tie eblas vidi tamen, ke Esperanto estas la dua plej populara lingvo en Amikumu post la angla. 
Ni provis alparoli alilingvajn komunumojn, sed verdire ne havis multe da sukceso tiurilate. Ne estas tiom granda deziro kontakti samlingvanojn de aliaj lingvoj simple.

Ĉu vi opinias ke la aplikaĵo sukcesis plenumi siajn celojn?

– Ĝi certe plenumis siajn celojn por esperantistoj. Daŭre kie ajn oni estas, oni povas trovi kaj kontakti esperantistojn proksime. Krome, eblas montri al homoj, kiuj skeptikas pri Esperanto, ke jen ĉi tiuj parolas Esperanton!

UEA en 2017 anoncis, ke ĝi investis 10.000 eŭrojn en Amikumu. Ĉu estis pliaj financaj kontribuoj de UEA? Ĉu UEA estonte povos rericevi la investitan monon, aŭ eĉ profiti el la investo?

– Ne estis pliaj financaj kontribuoj de UEA. Ni esperas, ke ili rericevos sian investon kaj ni laboras pri tio.

Kiuj estis la plej grandaj defioj por Amikumu?

– La plej granda defio estas trovi aliajn komunumojn, kiuj ankaŭ bezonas apon kiel Amikumu.

Kiaj estas la estontaj planoj por Amikumu?

– Ni nun konsideras uzi la sistemon de Amikumu speciale por partoprenantoj kaj organizantoj de eventoj. Ni kutime vidas, ke la plej granda utilo de Amikumu estas ĝuste dum eventoj, do indas profiti de tio.

(La artikolo el Libera Folio kaj intervjuo: Robert Nielsen)

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin