Speciala pintkonferenco de EKOAL priatentas batalon kontraŭ regiona terorismo

(GMT+08:00) 2019-09-15 16:25:36     Redaktoro:Shanshan

Sabate en Vagaduguo, ĉefurbo de Burkina Faso, okazis speciala pintkonferenco de Ekonomia Komunumo de Orient-Afrikaj Landoj. Ŝtatestroj de la 15 membrolandoj kaj de Maŭritanio kaj Ĉadio ĉeestis la pintkonferencon. Ĉeestantaj flankoj atingis unuanimecon pri kolekto de 100 milionoj da usonaj dolaroj por batali kontraŭ regiona terorismo.

Christian Kaboré, deĵoranta prezidanto de la Grupo de kvino por la regiono Sahel, kaj prezidento de la gastiganta lando Burkina Faso, diris, ke en la pasintaj kelkaj monatoj, terorismaj agadoj en la regiono Sahel kaŭzis severan humanisman krizon, kaj milionoj da homoj perdis siajn loĝejojn. Pro la nuna severa situacio, diversaj landoj de la Okcidenta Afriko devas koncentri homojn, materialojn, informojn, militajn instalaĵojn kaj sekurecajn trupojn por fortigi sian kapablon batali kontraŭ terorismo.

Mahamadou Issoufou, deĵoranta prezidanto de Ekonomia Komunumo de Orient-Afrikaj Landoj diris, ke landoj de la Okcidenta Afriko devas kunlabore agi por konservi teritorian integrecon kaj suverenecon, kaj protekti sekurecon de vivo kaj posedaĵoj de civitanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin