Trump: filo de Osama bin Laden jam estis pafmortigita

(GMT+08:00) 2019-09-15 13:32:10     Redaktoro:Xiong

La 14an de septembro la usona prezidento Trump deklarante diris, ke la alta ĉefo de la organizo Qaeda, Hamza bin Laden, la filo de Osama bin Laden, estis pafmortigita en kontraŭterora operaco lanĉita de Usono en limregiono inter Afganio kaj Pakistano.

Trump diris ankaŭ, ke la morto de Hamza batis la gvidtavolon de la organizo Qaeda kaj ĝian povon agi. Sed li ne malkovris la daton kaj la lokon en kiuj Hamza estis mortigita.

Oktobre de 2015 Hamza oficiale aliĝis al la organizo Qaeda. Li iam ordonis, ke la partizanoj de la organizo faru terorajn atakojn en ĉefurboj de okcidentaj landoj, esprimante "reprezalion kontraŭ Usono, kiu murdis lian patron". Maje de 2011 Osama bin Laden estis pafmortigita de usona trupo speciala en Pakistano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin