"Normandia Kvaro" estas diskutanta pri tempo de pintkonferenco

(GMT+08:00) 2019-09-15 14:12:43     Redaktoro:Xiong

La 13an de septembro la ukraina prezidento Volodymyr Zelensky diris en Kievo, ke "Normandia Kvaro" (Rusio, Germanio, Francio kaj Ukrainio) estas diskutanta pri tempo de pintkonferenco.

Tiutage en Kievo Zelensky intervidiĝis kun la estona prezidento Kersti Kaljulaid. En la gazetara konferenco komuna por ambaŭ flankoj li diris, ke tiu ĉi pintkonferenco devas okazi en ĉi monato, kaj pro tio Ukrainio faras preparadon, kaj ke, por ke la oriento de Ukrainio estu paca kaj stabila, fini konflikton estas la nuntempe unua tasko.

La 29an de aŭgusto la rusa prezidento Putin telefone interparolis kun la germana ĉefministro Merkel, esprimante la volon fari preparadon por la pintkonferenco de la "Normandia Kvaro" kun la celo solvi la konflikton en la orienta Ukrainio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin