Prezidanto Xi atribuis naciajn medalojn kaj honorajn titolojn

(GMT+08:00) 2019-09-30 14:21:35     Redaktoro:Selena

Dimanĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino, ĉina prezidanto Xi Jinping atribuis al la laŭreatoj naciajn medalojn kaj honorajn titolojn.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris gravan paroladon en la ceremonio.

Xi diris, ke tiuj laŭreatoj estas reprezentantoj de milionoj da eminentuloj, kiuj kontribuas por la afero de la partio kaj la popolo. Ili reflektas la spiriton de la ĉina nacio kaj kernajn socialismajn valorojn, kaj iliaj heroaj faroj kaj kontribuoj estos enskribitaj en la historion de la Popola Respubliko de Ĉinio.

Xi aldonis, ke la partio kaj la ŝtato ĉiam donas grandan gravecon de premio al heroaj modeloj. Hodiaŭ ni laŭdas kaj honoras ilin kun plej alta standardo, kio celas disvastigi ilian karakteron de lojaleco, persisteco kaj simpleco.

Hodiaŭ ankaŭ malnovaj amikoj kaj bonaj amikoj de la ĉina popolo, kiuj donas subtenon kaj helpon dum longaj periodoj, estis premiitaj. Ni sincere dankas ilin pro ilia kontribuo por la ĉina disvolviĝo. La ĉina popolo volas labori kun popolanoj de diversaj landoj, antaŭenigi konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco por ke nia planedo estu pli kaj pli bela.

Li Keqiang, Li Zhanshu, Wang Yang, Zhao Leji, Han Zheng kaj Wang Qishan ĉeestis la ceremonion.

42 individuoj estis premiitaj per tri specoj de medaloj, la Respublika Medalo, la Amikeca Medalo kaj naciaj honoraj titoloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin