Respondeculoj de internaciaj organizoj gratulis Ĉinion pro 70a datreveno de ties fondiĝo

(GMT+08:00) 2019-10-01 10:27:27     Redaktoro:祃璟琳

Okaze de la 70a datreveno de fondiĝo de la nova Ĉinio, respondeculoj de kelkaj internaciaj organizoj esprimis gratulon kaj laŭdis historiajn atingojn kaj reformojn de la respubliko en la pasintaj 70 jaroj post ĝia fondiĝo.

Ĝenerala direktoro de Internacia Laborula Organizo Gay Ryder laŭdis la atingojn de disvolvado de la nova Ĉinio en la pasintaj 70 jaroj kaj varme atendis la kunlaboron inter ambaŭ flankoj en la estonteco. Li diris, ke Ĉinio akiris elstarajn progresojn en ekonomio, internacia influpovo kaj vivnivelo de la popolo. La Internacia Laborula Organizo estas intima kunlabora partnero de Ĉinio kaj la estonta kunlaboro inter ambaŭ flankoj utilas ne nur al la du flankoj, sed ankaŭ al aliaj landoj.

Ĝenerala direktoro de Monda Intelektproprieta Organizo Francis Gurry diris, ke la iniciato de la Zono kaj Vojo fare de Ĉinio faris multajn pozitivajn kontribuojn al la organizo kaj landoj rilataj al la Zono kaj Vojo, liveris malfacile akireblan ŝancon al la Monda Intelektproprieta Organizo kaj antaŭenpuŝis fortigon de internacia protektado de kopirajtoj de koncernaj landoj.

 

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin