ĈPR solene celebris sian 70an datrevenon de fondiĝo

(GMT+08:00) 2019-10-01 13:19:36     Redaktoro:祃璟琳

La disvolviĝo de Ĉinio eniris en novan epokon, la influo de Ĉinio al la mondo neniam estas tiel profunda kaj longdaŭra kiel hodiaŭ; la atento de la mondo al Ĉinio neniam estas tiel vasta kaj profunda kiel hodiaŭ. Antaŭtagmeze de la 1a de oktobro, en Tian'anmen-Placo okazis la mitingo, milita pardo kaj amasparado por festi la 70an datrevenon de la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko (ĈPR).

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, Xi Jinping faris gravan paroladon kaj revuis trupojn de la Ĉina Popola Liberiga Armeo. Li akcentis, ke hodiaŭ socialisma Ĉinio firme staras en la oriento de Ĉinio, neniu forto skuos ĝian pozicion kaj neniu forto malhelpos la ĉinajn popolon kaj la nacion antaŭeniri.

Je la 10a horo, komenciĝis la celebra mitingo. Dek miloj da reprezentantoj de diversaj rondoj de Ĉinio kune kantis la himnon de Ĉina Popola Respubliko, ruĝaj naciaj flagoj estis hisitaj en la Tian'anmen-Placo.

Xi kaj aliaj gvidantoj de la lando kaj la partio, kune kun diversrondaj reprezentantoj en la palaco kaj ĉiuj ĉinoj en la lando kaj la mondo, gaje festis la datrevenon.

Xi diris, ke establo de Ĉina Popola Respubliko komplete ŝanĝos mizeran sorton de Ĉinio post la moderna epoko, la ĉina nacio iris sur vasta vojo de granda prospero. En la pasintaj 70 jaroj, la ĉina popolo de diversaj etnoj penege kaj solidarece klopodis kaj akiris monde rimarkindajn grandajn atingojn.

Xi Jinping, la plej alta gvidanto de Ĉinio diris, ke homoj profunde memoras revoluciajn generaciojn kaj martirojn, kiuj faris grandiozan kontribuon al sendependeco de ĉina nacio, popola liberiĝo, ĉina prosperiĝo kaj popola feliĉo. Xi ankaŭ esprimis elkoran dankon al diverslandaj amikoj, kiuj prizorgas kaj subtenas disvolviĝon de Ĉinio.

Ĉina prezidanto Xi Jinping akcentis, ke dum la estonteca periodo, Ĉinio persistos en principo de "paca kunekzisto, unu lando kun du socisistemoj", konservos longedaŭran prosperon kaj stabilecon de Hongkongo kaj Makao kaj antaŭenpuŝos pacon kaj disvolviĝon de la du bordoj de la taiwan-a markolo. Li vokis ĉinajn gefilojn solidariĝi kaj lukti por realigi kompletan unuiĝon de la patrolando.

Xi ankaŭ diris, ke Ĉinio laŭiros la vojon de paca evoluigo, observos malferman strategion de reciproka profito kaj kungajno kaj kune kun popolanoj de diversaj landoj, antaŭenigos konstruadon de komuna komunumo por estonteco.

Xi diris, ke la pasinteco de Ĉinio estis skribita en la historion, nuna Ĉinio estas kreata de cent milionoj da popolanoj, kaj estonteco de Ĉinio estos pli bela.

En la mitingo por celebri 70an datrevenon de fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, Xi alvokis la partion, la armeon kaj la nacion pli strikte solidariĝi kaj klopodi por atingi la du centjarajn celojn kaj realigi la ĉinan revon de nacia rejuniĝo.

Ĉifoje en la milita pardo la ĉinaj trupoj unuafoje kolektive aperis post la armea reformo. La mitingo konsistas el milita pardo kaj defilado kaj daŭris preskaŭ 80 minutojn. La trupoj akceptis revuon de prezidanto Xi sur la strato Chang'an. La trupoj marŝis en 59 kvadrataj formacioj kun 15 000 soldatoj, pli ol 160 diverstipaj aviadiloj kaj 580 ekipaĵoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin