Malfermiĝis monda ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo

(GMT+08:00) 2019-10-29 15:43:21     Redaktoro:Ĝoja

La 24-an de oktobro en Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato okazis la dua forumo kun la titolo Rakontu pri Ĉinio kaj Servu kiel Sendito de Ĉina Kulturo, ĉefe organizata de Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato. Dume malfermiĝis monda ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo.

Al la forumo ĉeestis s-ino Wang Xufeng, ĉina fama verkisto, gajninto de ĉina literatura premio Maodun kaj direktoro de bazo por disvastigi tean kulturon per la ĉina lingvo, s-ro Li Zhanyong, vicdirektoro de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, s-ro Han Daqiang, vicprezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio, islanda esperantisto kaj ĉinologo Ragnar Baldursson, itala ĉinologo Gabriella Bonino, erudiciuloj kaj fakuloj pri ĉinologio, eldonado, Esperanto, tea kulturo, edukado, tea industrio, amaskomunikistoj, esperantistoj, instruistoj kaj studentoj de Pekino kaj Tianjin, kaj instruistoj kaj lernantoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan de la ĉina provinco Shanxi, sume pli ol 200 homoj. La forumo estas titolita Rakontu pri Ĉinio kaj Servu kiel Sendito de Ĉina Kulturo kaj uzas Esperanton kaj la ĉinan lingvon. En sia salutparolo vicdirektoro de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato Li Zhanyong diris, ke la ĉina disvolvo estas parto de disvolvo de la mondo, ankaŭ donos pli da vigleco kaj ŝancoj al aliaj landoj por disvolvo. Han Daqiang, vicprezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio, diris, ke Esperanto estas la lingvo kreita por egala kaj amika komunikado inter mondaj popoloj. Fine de la 19-a jarcento Esperanto eniris en Ĉinio kaj post tiam Esperanto fariĝis bona portanto de ĉinaj rakontoj. En la nuna historia epoko esperantistoj servos plu kiel ponto inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

En la forumo reprezentantoj de rondoj de teaj kulturo kaj industrio, de Esperantujo, eldonejo kaj la universitato kune malfermis mondan ekspozicion Teo, Amo kaj La Mondo. Laŭ konigo de Lin Lisa, ĝenerala sekretario de Tianjin-a Esperanto-Asocio kaj unu el dezajnistoj de la ekspozicio, la monda ekspozicio estas organizata de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato, Tianjin-a Esperanto-Asocio, bazo por disvastigi tean kulturon per la ĉina lingvo kaj hangzhou-a asocio por popularigi la markon de ĉina tea urbo. Post kolektado kaj taksado elektiĝis 200 verkaĵoj el pli ol 30 landoj, kiuj konsistigas bankon de fotoj kaj videaĵoj. Okazos ekspozicioj ne nur en Ĉinio sed ankaŭ en Germanio, Ĉeĥio, Slovakio, Rumanio, Rusio, Bosnio-Hercegovino, Uzbekio, Vjetnamio, Pollando, Sud-Koreio, Brazilo, Barato, Japanio, Irano kaj aliaj landoj de oktobro de 2019 ĝis la fino de 2020. La aktivado estas apogata ankaŭ de Fremdlingva Eldonejo, institutoj pri tea kulturo kaj multaj ĉinaj teaj fabrikoj. En ekspozicioj tra la mondo aperos ne nur fotoj kaj videaĵoj sed ankaŭ teo, te-trinkiloj kaj libroj. Oni povos vidi kaj aŭdi rakontojn pri Ĉinio, ankaŭ tuŝi te-trinkilojn kaj gustumi ĉinan teon. Pere de Esperanto mondaj te-amantoj fariĝos amikoj kaj formiĝos tea rondo.

Salutas vicdirektoro de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato Li Zhanyong

Salutas vicprezidanto de Tianjin-a Esperanto-Asocio Han Daqiang

Voĉlegas prozon Aminda Ĉinio instruistoj kaj lernantoj de Elementa Lernejo Baiyangshujie de la urbo Taiyuan de la ĉina provinco Shanxi

Voĉlegas prozon Legi Ĉinion lernantoj de Tianjin-a Scienc-Teknika Universitato

Prelegas profesorino Wang Xufeng pri disvastigo de tea kulturo en la mondo

Kurso de Arko (profesorino Gong Xiaofeng) pri Esperanto

Tianjin-a esperantisto Wang Jingrong voĉlegas etan romanon Mrguda en Esperanto

Ragnar Baldursson prelegas pri lernado kaj idealo

Liu Junfang resumas tradukan konkurson de serblingva romano Mrguda

 

Premidona ceremonio pri konkurso de traduko de serblingva romano Mrguda

Lin Lisha kaj Bai Xiaoyu (maldekstre) prezidas la forumon

Prelegas Gabriella Bonino (Italio) pri Silka Vojo

La eta ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo en Tianjin

Videaĵoj


Monda bondeziro al ekspozicio Teo, Amo kaj La Mondo

Saluton el Bosnio-Hercegovino pri Mrguda

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin