Ĉina kaj franca ŝtatestroj interparolis en Pekino

(GMT+08:00) 2019-11-07 12:56:06     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede interparolis kun sia franca paralelulo Emmanuel Macron en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, "Ni faris reciprokajn vizitojn al niaj respektivaj landoj okaze de la 55a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj kaj levis ĉina-francajn rilatojn al pli alta nivelo."

Xi promesis labori kun Macron por plu antaŭenpuŝi la ĉina-francan ampleksan strategian partnerecon adaptiĝan al la mondo, la estonteco kaj la popolo, kaj konservi la partnerecon ĉe la avangardo de rilatoj inter grandaj landoj. Li diris, ke ĉina-francaj rilatoj montris fortan tendencon de disvolvado, kaj ke la konsento atingita de li kaj Macron estis aktive efektivigita de post lia sukcesa ŝtata vizito al Francio en marto. La ĉina registaro ĵus sukcese emisiis 4 miliardojn da eŭrovaloraj suverenaj obligacioj en Parizo. La du landoj ankaŭ finis intertraktadon pri interkonsento de geografiaj indikoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Li esprimis sian esperon, ke pli da efektivaj rezultoj de kunlaboro estos atingitaj. Li emfazis la gravecon konservi kaj plifortigi politikan reciprokan fidon, kaj vokis ambaŭ flankojn meti al efektivigo siajn vortojn de respekto unu al la alia pri suvereneco, teritoria integreco, kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj.

Macron diris, ke Francio kaj Ĉinio havas la saman pozicion pri multaj gravaj internaciaj demandoj, kaj ili kiel grandaj landoj surŝultrigas aparte gravajn respondecojn sub la nuna internacia situacio. Macron diris, ke Francio ludas gravan ekzemplan rolon per fortigitaj dialogo kaj kunlaboro kun Ĉinio, kaj volas konvene solvi la malkonsentojn inter la du flankoj surbaze de reciproka respekto. Li aldonis, ke francaj kompanioj arde atendas la oportunon de la pli vastigita malfermo de Ĉinio, plu enirante la ĉinan merkaton, vastigante eksportojn de agrikulturaj produktoj al Ĉinio, kaj fortigante kunlaboron en kampoj de aviado, aerokosmo kaj civila nukleenergio, sciencteknika novigado kaj financo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin