Xi Jinping intervidiĝis kun la greka prezidento Vlassia Pavlopoulou

(GMT+08:00) 2019-11-11 20:47:55     Redaktoro:Xiong

La 11an de novembro laŭ la loka tempo, en Ateno, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping intervidiĝis kun la greka prezidento Vlassia Pavlopoulou. La du ŝtatestroj konkorde konsentis, ke la du landoj al si plifortigu politikan interfidon, pliprofundigu praktikan kunlaboron, akcelu intercivilizacian dialogon kaj faru la homaran sortkomunumon per saĝo el la antikvaj landoj orienta kaj okcidenta.

Xi Jinping substrekis, ke li venis al Grekio kun respekto de civilizacio kaj espero al estonteco. Ĉinio kaj Grekio, kiel anktivaj landoj el du civilizacioj, havas similan aŭ preskaŭe similan koncepton, kaj ambaŭ same travivis tre malfacilajn batalojn kaj nun atingas nacian moderniĝadon. Interŝanĝiĝo kaj interasimiliĝo estas esenca postulo de disvolvo. La amikeco inter Ĉinio kaj Grekio estas ne nur kunlaboro de du landoj, sed ankaŭ dialogo inter du civilizacioj. Xi Jinping esperis, ke la du landoj pliprofundigos al si kunlaboron, akcelos intercivilizacian interkontakton per civilizaciaj fruktoj, pledos por la internacia ordo pli justa kaj senpartia, kaj faros, ke la du antikvaj landoj el malsamaj civilizacioj eligu novan lumon en la nova epoko.

Pavlopoulou diris, ke la greka popolo havas naturan intimecon al Ĉinio, ĉar Grekio kaj Ĉinio ambaŭ estas anktikvaj landoj civilizaciaj. Li emfazis, ke Grekio firme protestas kontraŭ la tezo "konflikto inter civilizacioj", ĉar inter civilizacioj en vera senco ne estiĝas konflikto, kaj konflikto solvas neniun problemon. Kiel la historio kaj kultura tradicio de Ĉinio, tiel ankaŭ la tagposttagaj malfermo, progreso kaj evoluo de Ĉinio, forte rebatis la tezojn "konflikto inter civilizacioj" kaj "hegemoniiĝo post potenciĝo". Grekio volas kune kun Ĉinio antaŭenigi la evoluigon de la rilatoj inter la du landoj, akceli la kunlaboron inter la Meza kaj Orienta Eŭropo kaj Ĉinio kaj fari kontribuon por la internaciaj justo kaj senparteco kaj la disvolviĝo kaj progresiĝo de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin