La viveca "duobla dekunuo" atestas la memfidon de la ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2019-11-12 17:28:08     Redaktoro:Xiong

Tuj post kiam finiĝis la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, la aĉetotago "duobla dekunuo" (nome la 11a de novembro) alvenis. En tiu tago la transakciosumo de la du ĉinaj komercaj retejoj TMALL.COM kaj JD.COM estis respektive 268,4 miliardoj da juanoj kaj 204,4 miliardoj da juanoj, kaj ambaŭ kreskis je 25,7% kaj 27,9% aparte. En la okazo, en kiu la ĉina ekonomio frontas al relative granda necerteco de ekstero, la arda prospero de la "duobla dekunuo" pruvas, ke la ĉina ekonomio havas fortan persistemon, potencialecon kaj riskokontraŭan kapablon.

Ĉi-jare estas la dekunua jaro por la aĉetotago. La paŝoj de la ĉina konsumado rapidiĝas ĉiam kun tagoj, ĉu kvalite, ĉu kvante. La konsumaĵoj de civitanoj karakterizas sin per intelekto, alta kvalito kaj personeco. Kaj samtempe la konsummodelo de la ĉinoj tendencas al mondumado kaj komunikado; tio, ke "spektante rektan dissendon, oni pagas kontraŭ aĉetaĵo", jam fariĝas nova konsuma modelo por la ĉinaj konsumantoj.

Laŭplane, unu el la plej taskoj de la ĉina ekonomio ĉi-jare estas fari la enlandan merkaton pli forta kaj potenca. La donitaĵoj el la "duobla dekunuo" montras, ke la malalttavola merkato nun fariĝas grava motoro por kresko de la ĉina ekonomio, kaj per ĝi la spaco de la ĉina ekonomio senĉese plivastiĝas.

Konsumo estas fundamenta rolo por la ĉina ekonomio kaj ĝia disvolviĝo. La grandega nombro de loĝantoj en Ĉinio, la meze salajrataj amasoj, kaj la strebo de la ĉinoj al pli altkvalita vivo kune kreis enorman konsummerkaton mondskalan, kaj sekve tiu fariĝis "akcelilo" de altkvalita disvolviĝado de la ĉina ekonomio. nuntempe la komercaj protektismo kaj unuflankismo leviĝas, kaj la monda ekonomio frontas al relative granda premo. Sed la prosperego de la "duobla dekunuo" signas, ke la potenca enlanda merkato ĝuste estas la ŝirmilo por la ĉina ekonomio, kaj dank' al ĝi Ĉinio marŝas ĉiam antaŭen, spite al vento kaj pluvoj el la ekstero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin