Ekspozicio montris grandan altiron de ĉina merkato por usonaj firmaoj

(GMT+08:00) 2019-11-12 13:26:33     Redaktoro:Yu

Donitaĵoj publikigitaj de la organiza komitato montras, ke en la dua Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, usonaj entreprenoj okupis la plej grandan areon per 47 500 kvadrataj metroj da eksponejo por 192 firmaoj, kvankam la nombro de usonaj firmaoj ne estis la plej granda. Unuopaj usonaj firmaoj okupis relative grandajn standojn. Altranguloj de multaj usonaj firmaoj gvidis la teamojn al la ekspozicio. Ĉio ĉi montris grandan altiron de la ekspozicio kaj la ĉina merkato por usonaj firmaoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin